Komenti


Komentoj ĉiam estas bonvenaj sur Ipernity

Ligilo:

http://www.ipernity.com/blog/61797/141201

Enkonduko

"Ĉiu nenormalaĵo aŭ strangaĵo ĉe priskribo, ekzemple neologismo aŭ monstra derivaĵo aŭ mallerta vortordo, tiras al si la atenton de la leganto kaj deturnas la atenton de la priskribata bildo, rompas ĝin (same kiel malbone sidanta ŝtoneto en mozaiko frapas la okulojn)."

(Manlibro pri tradukado) Ligilo:  eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_tradukado#Specoj_de_tradukoj

Mia traduko estas nek laŭvorta, nek altliteratura. Mia celo estis disponigi facile legeblan, kompreneblan, interesan legaĵon. Altliteraturajn tradukojn komprenas nur malmultaj, eĉ pli malmultaj povas ilin ĝui. Mi konsideris, ke Esperanton neniu konas en tia nivelo, kiel sian gepatran lingvon, ofte eĉ malpli, ol alian fremdan lingvon.

Multaj tradukistoj trompas sin pensante, ke ili faras "artan" tradukon, sed fakte ili faras nur pezajn, tro komplikajn, ne fluajn tekstojn, kiujn eĉ sperta esperantiso ne povas ĝui.

Por neniun ofendi mi ne diras ekzemplojn, sed teruraj, katastrofaj "artaj" tradukoj ĉeestas en nia literaturo. Por diri agrablan ekzemplon, mi povus mencii Zamenhofon mem, kiu tute ne klopodis imiti la tro abundan vortostokon de la originaloj. Se mi bone memoras, li tradukis Ŝekspiron jam per 900 vortoj, kaj liaj tradukoj estas pli bonaj, pli artaj ol ĝenerale la nunaj.


Bona arta traduko vekas la samajn impresojn, kiel la originalo. Se la originalo estas facile legebla kaj komprenebla por la ordinara leganto, ankaŭ la traduko devas esti tia. Literatura verko ne estas por lerni lingvon, sed por peri pensojn, sentojn, kaj por ĝui.

Tiel eĉ el arta vidpunkto estas pli konsilinda la simpla lingvaĵo. Cetere mi notas, ke tiu ĉi romano krom kelkaj vortoj eĉ en la originalo estas sufiĉe simpla, do la ŝanĝoj neniel falsas la verkon.

En la komentoj bonvolu ne mencii la diferencojn kompare al la originalo, nur la kompreneblecon kaj ĝueblecon, kvazaŭ la traduko mem estus ia originalo.

Mi esperas, ke tiuj miaj principoj disvastiĝos inter niaj tradukistoj, kaj multe pli da facile kompreneblaj, ĝueblaj tradukoj aperos, ol ĝis nun.

                                                                                                   V i z i  László