La kolonosanktulo malaperas, kaj la sankta dento fariĝas nigra fumo
En sia
aŭdaca misio Andreo ne povus imagi pli bonan gvidanton ol Ramajun. La
kolonosanktulo ne troigis, kiam li asertis, ke li konas ĉiujn partojn de
la insulo, kiel la proprajn manojn. Kun sia malgrasa staturo, en siaj
sunheligitaj ĉifonoj li iris kun Andreo antaŭ la regimento, kaj li
gvidis ilin rapide, firme, senerare laŭ la zigzagaj labirintoj de la
sovaĝa tereno, laŭ ŝtonoplenaj ravinoj, tra altaj montoj.
Post
du taga marŝado ili atingis altebenaĵon ĉirkaŭitan de montoj. En la
centro de la altebenaĵo situis la urbo Kandy, la antikva reĝa rezidejo
de la praloĝantoj. Proksime al la urbo oni jam bezonis moviĝi pli
singarde, ĉar alvenis informo, ke reĝo Mahabi kaj lia tuta armeo nun
restadas hejme. Do Andreo unue ordonis ripozadon kaj starigis gardantojn
en ĉiuj direktoj de vasta rondo, por ke la malamiko neniel povu
surprizi ilin. Poste li sendis esplor-grupon al la urbo, por kiel eble
plej frue akiri informojn, kion do intencas fari la reĝo?
La
tago de la ripozado forpasis sen menciindaj okazoj. Dank' al la helpo
de Ramajun, la regimento tiel kaŝe kaj tiel rapide alvenis, ke reĝo
Mahabi ankoraŭ eĉ ne konjektis tion, cetere li neniel povis imagi, ke la
armeo de la eŭropanoj povas atingi la ĉefurbon. La esplor-grupo nur la
sekvan tagon matene anoncis, ke la reĝo eksciis la alvenon de la
fremduloj, kaj li ĝuste preparas sin ataki kun sia armeo havanta dumil
armitojn.
–
Estas la malpli granda problemo, ke ili estas dudekoble pli multaj ol
ni – meditis Andreo – sed kiajn armilojn ili havas?
Tio ne estis kauzo por maltrankviliĝi. La esplor-grupo rakontis – kaj ankaŭ
Ramajun konfirmis iliajn vortojn – ke la armeo de la reĝo havas nur
sagojn, pafarkojn, lancojn, ŝildojn aliajn armilojn ne. Do Andreo – kiel
ekstreman solvon – povis fidi la eksplod-pafilojn de sia regimento
kontraŭ la multobla superforto.
Sed
lia intenco ne estis batali per armiloj, ja ĝuste tial li decidis akiri
la Sanktan Denton, ke li evitu la sangoverŝadon en sia misio. Do
frumatene li venigis la sanktulon kaj kaporalon Jost, kaj ili triope
priparolis kiel fini la aŭdacan mision.
La
kolonosanktulo pro sia malpacienco prezentis sin tuj preta konduki
Andreon en la preĝejon de Kandy laŭ sekretaj subteraj tuneloj.
–
Ni ne prokrastu la aferon feringi! – postulis ekscitite la malgrasa
oldulo – Rapide ni devas ataki la ĉefpastron, ĉar li povas forfuĝi kun
la Sankta Dento, kaj tiuokaze ĉiu penado restos vana. La Sankta Dento,
do ankaŭ la potenco apartenos al li.
Andreo
rekonis, ke la rapideco fakte estas konsilinda, sed li deziris zorgi
ankaŭ pri la regimento. Antaŭ ol ekiri laŭ la mistera vojo, kiel li
evitu la atakon de la reĝo Mahabi? Kiel li haltigu lian grandan armeon,
dum li akiros la Sanktan Denton? Ankaŭ tiun problemon oni devis solvi.
–
En la proksimo mi vidis taŭgan ravinon. – prezentis sian ideon kaporalo
Jost. Ni povos tie kaŝiĝi kaj levi barikadojn. Tie ni povas nin defendi
kontraŭ la armeo de la reĝo eĉ dum tuta monato.
La
ideo ŝajnis bona, kaj la regimento ankoraŭ en tiu horo komencis okupi
la mallarĝan ravinon kun krutaj flankoj. Ĉe la enirejo de la ravino ili
konstruis barikadojn el grandaj arbotrunkoj kontraŭ la verŝajna, baldaŭa
atako.
–
La bazon vi devas abunde provizi per armiloj kaj municio, por ke la
armeo de la reĝo eĉ proksimiĝi ne kuraĝu. – komandis Andreo fine al
kaporalo Jost. – Oni faru nur kelkajn pafojn al la aero por timigi la
malamikon, sed pafi rekte al la armeo oni rajtas nur en ekstrema okazo.
Matene,
post kiam li ĉion aranĝis, Andreo ekiris kun dek elektitaj soldatoj laŭ
la gvidado de Ramajun por serĉi la sekretan enirejon de la subtera
tunelo, kiu laŭ kaŝitaj zigzagoj kondukas al la granda preĝejo. Ili ne bezonis longe serĉadi, ĉar la kolonosanktulo firme, senerare gvidis ilin
tra la proksima densa arbaro, kaj post unu horo li haltis ĉe la enirejo
de malhela natura groto.
La
ĉirkaŭaĵo estis senhoma, silenta, oni verŝajne nur malofte vizitis tiun
lokon, kaj se iu hazarde tamen trafis ĝin, li verŝajne ne pasigis ĉi
tie longan tempon. Certe ne, ĉar ĉirkaŭ la enirejo de la groto, en la
mola tero estis videblaj spuroj de grandegaj bestopiedoj, kaj ĉe la
faŭko de la kaverno disĵetitaj brile blankaj ostoj de homoj kaj bestoj
frapis la okulojn.
–
Ramajun! – haltis konsternite Andreo, kiam li ekvidis la spurojn kaj la
ostojn. – Jen estas spuroj de tigro. Kiel la ostoj atestas tion, ĉi tie
vivas tigroj. Estus pli konsilinde iri en alia direkto!
Sed
Ramajun trankvile enpaŝis la enirejon de la groto, kaj tie rediris al
la hezitantaj Andreo kaj soldatoj.
–
Venu kuraĝe! Ili estas falsaj. Tiujn spurojn la pastroj premas en la
teron per detranĉitaj tigropiedoj. Ili plenigas la groton per ostoj, por
ke ĉiu evitu tiun ĉi lokon. – kaj li malaperis en la mallumo.
Do
Andreo ne hezitis plu, sed kune kun liaj soldatoj eniris la rokoplenan
aperturon de la montodeklivo. Fakte, la groto interne pruviĝis tiel
malvasta, ke en ĝi ne povus vivi grandaj sovaĝbestoj. Baldaŭ sekvis
interna ŝtonpordo eĉ pli malvasta tiel, ke plenaĝa homo nur malfacile
povis traŝovi sin. Malantaŭ ĝi jam faŭkis pli vasta, blinde nigra,
resona, ŝtona koridoro.
Ramajun
kun hejmeca memfido trapasis la ŝtonpordon, kaj mansvingis el la
koridoro, ke la soldatoj bruligu la torĉojn, kaj ŝtele sekvu lin.
La
tunelo ŝajnis senfina. Kelo-odora aero plenigis la internon, humidaj
aermovoj frapis la vizaĝon de la soldatoj, dum ili paŝadis unu post alia
sub la ruĝaj fumoserpentoj de la torĉoj. Ĝi jam ne estis natura groto
de la monto. En ĉiu direkto estis videblaj la rezultoj de pena homa
laboro. Laŭ la muroj staris monstroj kun malfermita buŝo, teruraj
bildfiguroj per minaca rigardo timigis la neinvititajn gastojn.
Ili
ekskursis laŭ tiu mistera tunelo en la sufoka aero jam ekde pli ol unu
horo. Apenaŭ ili bruis, nur la cincado de la ratoj – kiuj forkuris el
sub iliaj piedoj – rompis foje-foje la surdan silenton. Nenio montris
ankoraŭ, ke proksimiĝus la fino de la vojo. La kolonosanktulo tamen
subite haltis, kaj per levita mano avertis ilin resti silentaj.
Andreo
kaj la soldatoj tuj fariĝis senmovaj. Per streĉitaj nervoj ili observis
al la malproksimo. Ankaŭ Ramajun faris tiel, sed forpasis iom da tempo,
ĝis ili ekaŭdis mallaŭtajn paŝojn el la profundo de la tunelo.
–
Oni venas! – flustris la kolonosanktulo al la orelo de Andreo. – Venas
la friponoj, kaj ili baldaŭ atingos nin. Tuj estingu la torĉojn, tiru
vin al la du flankoj de la koridoro, kaj neniu moviĝu!
La
torĉoj estingiĝis, blinda mallumo englutis la malgrandan grupon, kaj
kvankam Andreo elektis la plej kuraĝajn soldatojn de la regimento, tamen
al ĉiu – ankaŭ al Andreo – forte batadis la koro en tiu prema situacio.
Super
ili levas sin roko ĝis mil kaj mil metroj, malantaŭ la dorso estas la
malvarma humida rokmuro. Oni povis vidi nenion, ekparoli ne estis
konsilinde. Mute, blinde, tiel, ke ili ne vidis eĉ unu la alian, kaj
sufokiĝante pro la kelo-odora aero ili devis kontraŭstari la nekonatajn
malamikojn, kiuj povis esti kaj homoj kaj sovaĝbestoj, kaj malmultaj kaj
multaj.
Andreo
aŭskultis kun streĉitaj oreloj, eltiris sian glavon preta por batali,
kvankam li eĉ ne povis imagi kiel li povus uzi ĝin en la mallumo.
La
paŝoj de minuto al minuto laŭtiĝis, proksimiĝis.
–
Ili estas multope! – flustris Ramajun, dum lia ponardo ekbrilis. – Ili
eĉ ne konjektas, kio atendas ilin, do ili nur venu!
Andreo
miris, ke tiuj ne rimarkis ilin, tamen Ramajun tiel frue divenis, ke
tiuj proksimiĝas. Sed tio estis komprenebla, ĉar la kolonosanktulo
pasigis dudek jarojn en la ĝangalo, kaj tiu vivmaniero admirinde akrigis
ĉiujn liajn sensorganojn. Li havis tiajn okulojn, tian aŭdokapablon
kiel la arbaraj bestoj. Li ekvidis, ekaŭdis ankaŭ tion, kion alia
mortulo ne povus rimarki eĉ per streĉita atento.
Dum
Andreo observis la mallumon tiel, ke liaj okuloj jam doloris pro la
klopodo, li neatendite eksentis la premon de Ramajun sur sia brako.
–
Kio okazis? – li demandis kvazaŭ vekita.
La
kolonosanktulo ne respondis, nur pro la premo de lia mano oni povis
konjekti, ke li streĉe atentas. En la subtera vojo denove ekestis
absoluta silento. Nenia bruo aŭdiĝis plu.
–
Ili haltis! – flustris la kolonosanktulo.
Pro
sia kolero kaj emocioj li premis la brakon de Andreo kiel ferokroĉilo.
La paŝoj ankoraŭfoje aŭdiĝis, sed jam pli mallaŭte, ĝis fine la bruo
forsonis, kaj silento regis la uteron de la monto.
–
Ili reiris! Reiris la friponoj! – kriis Ramajun pasie.
–
Ĉu ili rimarkis nin? – bruligis Andreo sian torĉon. – Ja ni eĉ ne
moviĝis.
–
Ili eksentis la odoron de la torĉoj. – ekridis amare la kolonosanktulo.
– Ho! Ili havas tre fajnan nazon. Ni postkuru la bandon, kaj nepre kaptu ilin, por ke la fiuloj ne sukcesu eniri la preĝejon, ĉar ili povus
informi la aliajn pri nia alveno.
Antaŭe
la kolonosanktulo, poste Andreo, poste laŭvice la soldatoj nun jam
kurante pasis antaŭen laŭ la koridoro. La torĉoj flagris en iliaj manoj,
la ruĝa strio de la fumo ŝvebante sekvis ilin, la glavoj ektintis sur
la ŝtonoj de la rokmuro.
Subite
pala radio eklumis en la malproksimo. Ili klopodis atingi la lumon per
streĉita forto. La lumo rapide heliĝis antaŭ ili, kaj ili neatendite
elvenis el la subtera mallumo.
Ili
trovis sin en granda preĝejo.
Pilieroj
kun elefantkapo, timigaj monstroj, gigantaj ŝtono-idoloj tenis la
grandegan mason de la tegmento. Obskura duonlumo regis ĉie, nur el la
pli malproksima enirejo penetris lumo en la ŝtono-arbaron de skulptitaj
kolonoj kaj dio-monstroj.
Inter
la kolonoj kaj idoloj serpentumis koridoroj, kiuj malaperis ĉe la
obskura fino de la preĝejo. Aliloke flirtis pompaj kurtenoj trateksitaj
per orfadeno, ornamitaj per juvelŝtonoj, kaj ili diafane lasis vidi
dikajn figurojn de orumitaj diostatuoj kiuj estis malantaŭ ili.
Andreo
ne havis tempon por ĉirkaŭrigardi. La kolonosanktulo tuj prenis lian
brakon, kaj eĉ ne haltante dum la kurado kunportis lin al la mezo de la
granda halo. En la ĉirkaŭaĵo ili vidis nenian vivulon. La pastroj jam
forfuĝis aŭ eble observis ilin kaŝe, sed Ramajun ne multe okupiĝis pri
tio.
Li
kuntiris Andreon kun longaj saltoj, senvoĉe, kun larĝaj brakmovoj kuris
inter la kolonoj por abrupte halti antaŭ grandioza Budho-statuo.
Sidante
sur sia ora trono ĝi gardis keston en la sino. La statuo pompis en ora,
emajla brilo en la utero de la preĝejo. Sur la ŝtupoj de la trono kuŝis
oraj kaj arĝentaj objektoj en granda amaso. brilaj juveloj kaj
juvelŝtonoj kun fajrosimile reflektita lumo, jen la donacoj de la
kredantoj.
La
kolonosanktulo ne taksis la trezorojn por alrigardi. Li anhelante
suprenkuris la ŝtuparon de la trono tiel, ke la juveloj kaj juvelŝtonoj
krakante ŝprucis el sub liaj piedoj, poste li grimpis sur la brakon de
la trono kaj per abrupta movo ŝirmalfermis la kovrilon de la ora kesto,
kiu estis en la sino de la statuo. En tiu kesto ŝajne li malfermadis
novajn kaj novajn aliajn kestojn, sed fine li ĵetis nur unu rigardon en
la internon de la kestoj, kaj kvazaŭ lin ne trafus surprizo, kvazaŭ li
konjektus tie trovi nenion, li tuj grimpis plu anhelante sur la granda,
dika, nuda ventro, kaj pli supren sur la brusto de la diostatuo, ĝis li
fine atingis la malfermitan buŝon de la granda kapo. Tie li avide
enŝovis la manon en la buŝon, dum momento serĉadis ion, kaj pesimisme,
amare retiris sian brakon.
–
Oni forportis ĝin! Oni forportis la Sanktan Denton! – li siblis kun
vizaĝo deformita de la arda malamo.
Dum
li reglitis al la ŝtuparo de la trono, li jam ne zorgis eĉ pri Andreo.
Li haltis sur la ŝtuparo de la trono kontraŭ la statuo, kaj kvazaŭ li
parolus al ĝi, obtuze kriis vortojn.
–
Ĉu via preĝejo estas malplena? Ĉu malplena? Ĉu vi deziras kredigi, ke
ĉiu forkuris? Ĉu kredigi al la feringi-oj? Sed vi havas aferon ne kun
feringi, sed kun mi, Ramajun! Ĉu vi konas Ramajun? Ĉu vi konas la
sanktulon de la kolono? Vi ne trompos min, ĉar mi konas la sekreton de
la miljara palmo! Mi scias, ke viaj pastroj tie kaŝiĝas! Ili priridas
nin! Ĉu ili ridas? Nu bone! Ili nur ridu!
Subite
li turniĝis, desaltis de la ŝtuparo de la trono, kaj pro sia sufoka
kolero jam ne zorgante pri Andreo li kuris al la elirejo.
Andreo
gape observis la okazintaĵojn, kiel la kolonosanktulo kriadis al la
budhostatuo, kiel li furioze preterkuris. Li apenaŭ povis liberiĝi de la
sugestiva sceno. Li sentis, ke ĉi tie, ĉirkaŭ la terura, ŝtona
dio-giganto nun bolas emocioj retenitaj dum dudek jaroj. Emocioj kaj
venĝavido, apud kiuj lia aventura ideo akiri la Sanktan Denton estas nur
bagatelo.
Dum
momento li staris hezite, senmove. Li ne kuraĝis, ne deziris haltigi la
kolonosanktulon. Nur tiam li rekonsciiĝis kaj ekiris por sekvi lin,
kiam la malgrasa figuro kun siaj flirtantaj ĉifonoj jam preskaŭ
malaperis inter la kolonoj.
ŝajnis,
ke Ramajun intencas forlasi la preĝejon, sed tamen ne tio okazis. Li
nur ĵetis rigardon al la korto, alrigardis la grandegan palmon antaŭ la
elirejo, poste retiriĝis, levis sian ponardon, kaj tiel subite malaperis
en iu kaŝita pordo kvazaŭ li neniam estus tie.
Andreo
kaj liaj kamaradoj kun senpova ekscito ĉirkaŭrigardis. Kion ili faru?
En kiu direkto ili ekiru? Sen la gvido de la kolonosanktulo ili hezite
gapis la zigzagajn murojn de la preĝejo, poste ili eliris sub la ĉielon,
kaj en grupo haltis sub la grandega palmo.
La
maljuna planto, eĉ se ĝi ne estis mil jara, eĉ se ne Budho plantis ĝin
kiel la kolonosanktulo asertis tion, tamen verŝajne havis kelkajn
jarcentojn. Ĝian fenditan putran trunkon eĉ tri homoj povus nur
malfacile ĉirkaŭbraki. Supre jam ne verdis ĝia frondo, nur kelkaj,
flavaj, ventumilformaj folioj svingis sin malgaje.
La
grupanoj kun malpacienca, senkonsila atendado rigardis supren al la
olda palmogiganto.
Jen
supre, tre alte subite aperis flirtanta blanka mantelo, poste dua,
poste tria.
–
La pastroj! – ekkriis Andreo konsternite – Ramajun trovis la pastrojn!
Fakte,
la ĉefpastro kaj liaj helpantoj aperis supre de la palmo. Ramajun konis
la sekreton de la palmo, li konis la spiralan ŝtuparon, kiu serpentumis
interne, en ĝia trunko, kaj la kaŝejon tie supre, do li kun ponardo en
la mano, kun brulanta torĉo eniris la lastan ŝirmejon de la ĉefpastro
por puni lin pro la dudek jara kruela ermiteco.
La
figuroj en blankaj manteloj povis fuĝi nur supren for de la venĝavida
persekutanto. Andreo kaj liaj soldatoj kun premita koro observis la
malfeliĉulojn. Baldaŭ aperis ĉe la pinto ankaŭ la ĉifona figuro de la
kolonosanktulo, sed en tiu momento nebula fumo vualis ilin ĉiujn, kiuj
estis jam pretaj batali. La fumo subite densiĝis kaj nun jam abunde
leviĝis el la palmo en grandaj nigraj nuboj, kvazaŭ el giganta
kamentubo.
–
Brulas la palmo! – kriis la soldatoj, kaj pro la terura vidaĵo ili
konsternite gapis supren.
El
la supro aŭdiĝis teruraj ve-krioj. Ĉu intence, ĉu senintence okazis, la
kolonosanktulo bruligis la palmon per sia torĉo. Inter la nuboj de la
fumo por kelkaj momentoj ŝajnis esti videblaj la blankaj figuroj de la
pastroj, ekbrilis la ponardo de Ramajun, sed tiam el la interno de la
palmo jam ŝprucante, susurante eksplodis vivanta flamo, kaj post kelkaj
minutoj estis videbla nenio el ĝi krom cent metrojn alta flagranta
fajrokolono.
La
supra parto de la trunko krakanta pro la flamoj malrapide kliniĝis kaj
komencis fali antaŭen. Andreo kaj liaj kunuloj rapide resaltis sub la
enirejon, el tiu loko ili rigardis, ke la giganta maso de la palmo – kiu
fariĝis ruĝa ardaĵo – kiel ŝanceliĝas, kiel falas sur la muron de la
preĝejo por tie disfali je flamo-pluvego.
La
malsupra parto de la palmo pafadis fajrerojn, poste ĝia restaĵo
ekhavis pli malhelajn kolorojn, fine tute nigriĝis kaj ĝia lasta fumo flugis for en la facila vento.
La
pastroj, la ĉefpastro kaj la venĝavida kolonosanktulo, ĉiuj pereis en
la fajro. Kaj ĉu la Sankta Dento? Se ĝi estis ĉe la pastroj, do ankaŭ ĝi
forbrulis tie, escepte se Budho mem savis tiun kultobjekton en la lasta minuto por
kunporti ĝin en la paradizon.
***
Andreo
observis senpove la nigrajn ruinojn de la giganta palmo. Ĉio okazis
tiel rapide, tiel urĝe, ke li apenaŭ sukcesis vekiĝi el la
konsterniĝo.
Kion
fari? Tio, kion li deziris akiri en tiu ĉi danĝera preĝejo, kion celis
lia tuta misio, sur kio baziĝis lia tuta espero - do la Sankta Dento -
sendube pereis. Tamen, se li ne akiros tiun miraklan povon, kion la
praloĝantoj atribuas al la Sankta Dento, do en tiu okazo li devas batali
per armiloj kontraŭ la armeo de reĝo Mahabi.
–
Se nur ne tiom ekkolerintus la malfeliĉa kolonosanktulo! –pensis amare
Andreo – Se li eltenis dudek jarojn sur la kolono, kial li ne povis
atendi tion, ke ni laŭregule kaptu la ĉefpastron. Estas plej bone ne
kunlabori kun sanktuloj, ĉu ili estas ĉielaj, ĉu surteraj.
Dum
li tiel meditis, li ekhavis bonegan ideon. Tie estas la ora kesto, kion
ili ĵus vidis en la sino de la budhostatuo – trakuris lin la penso – la
kesto vekis la ideon, ke estas tute egale ĉu li havas la Sanktan Denton
ĉu ne, nur tio estas grava, ke la praloĝantoj kredu, ke li sukcesis
akiri la miraklan relikvon kun mirakla potenco.
–
Rapide reen al la idolo! – li komandis, kaj ankaŭ li mem ekiris antaŭen
tra la obskuraj koridoroj inter la kolonoj.
Kun
rigida ridado, kun sia nude ronda ventro minace levis sin la grandega
koloso antaŭ ili. Kiel ankaŭ la kolonosanktulo faris tion pli frue, nun
kvar soldatoj grimpis rapide sur la orumitan tronon, de tie en la vastan
sinon de la idolo, kaj senprokraste ili alportis la keston kovritan per
oraj lamenoj kaj juvelŝtonoj.
Andreo
malfermis la kovrilon de la kesto sen la espero trovi ion, tamen kaptis
lin surprizita scivolemo, kiam en ĝi li trovis pli kaj pli da ornamitaj
kestoj. Ses pluajn kestojn kaŝis la plej granda ora kesto, kiuj estis
metitaj unu en alian.
La
lasta kesto – abunde kovrita per smeraldoj rubenoj perloj – klarigis la
pli fruan trompiĝon de la kolonosanktulo. Andreo trovis en ĝi nenion
krom sola lotusfloro teksita el fajna ora fadeno, sed la kaliko kovrita
per silko – verŝajne la nesto de la Sankta Dento – estis malplena.
–
Egale! – trankviligis Andreo sin mem kaj la soldatojn kiuj rigardis
pesimisme – ĉu ni havas la Sanktan Denton, ĉu ne, la kesto apartenas al
ni! Cetere mi fermos ĝian kovrilon!
Li
ŝlosis la serurojn de la internaj kestoj unu post alia, fine eltiris la
ŝlosilon el la plej granda, pompe ornamita kesto, kaj tiam li
ekkomprenis, ke li tute ne konjektas kie serĉi la enirejon de la subtera
tunelo.
Ankaŭ
la soldatoj konfuzite rigardis tien kaj reen en la labirinto de la
kolono-arbaro. Neniu el ili povus respondi la demandon, el kiu direkto
ili atingis la preĝejon. En ĉiu direkto viciĝis nur kolonoj, pilieroj.
En la obskura duonlumo pala lumo videblis nur el la direkto de la
elirejo.
–
Do ni iru tra la urbo! – decidis kuraĝe Andreo – Vidu ĉiuj praloĝantoj,
ke ni forportas la Sanktan Denton aŭ almenaŭ ĝian keston!
Kvar
soldatoj prenis la keston sur la ŝultron, la ceteraj ĉirkaŭis ilin kun
eltirita glavo, kaj ili marŝis inter la kolonoj, trapasis la ardajn
pecojn de la giganta palmo, fine la malgranda grupo forlasis la senhoman preĝejon de la Sankta Dento.