Andreo informiĝas pri la sankta dento de Budho
Du
semajnojn poste, kiam li veturis per svelta velŝipo kaj ĉirkaŭrigardis, Andreo
rimarkis blue nebulan montopinton en la malproksimo. La malproksima montopinto
ŝajnis nur tiel granda, kiel formikejo, kvankam en la realo ĝi estis pli ol
dumil metrojn alta.
Ĝi estis
la monto Adamo, la fama montogiganto de la insulo Cejlono.
Kiam li
ekvidis la teritorion de Cejlono, amara suspiro leviĝis el lia brusto. Post
tiom da malfacilaĵoj de lia aventura vivo, la sorto denove ĵetas lin al fremda
lando, kaj li devas porti jam ne nur siajn proprajn malfacilaĵojn. Ducent homoj
atendas de li la komandon kaj la prizorgadon.
La blua
montopinto en la malproksimo jam levis sin ĉe la horizonto, ĉirkaŭ ĝi estis
pale videbla la zigzaga konturo de la bordo de Cejlono. Andreo zorgoplene
observis la pejzaĝon, poste prenis el sia poŝo la leteron de Van der Parra, sur kiu estis grandaj ruĝaj sigeloj. La letero
enhavis nur kelkajn frazojn:
"De la guberniestro de la
aziaj kolonioj de Nederlanda Respubliko, al sinjoro leŭtenanto Andreo Jelky
Per la
jena letero ni ordonas al vi, ke senprokraste haltigu la ribelon de la
praloĝantoj en la insulo Cejlono. Se vi plenumis tiun ordonon, kaj kun via
regimento vi restarigis la pacajn rilatojn, vizitu la insulojn Banda, Amboina,
Ternate kaj en tiuj lokoj pace aŭ se necese per armiloj certigu la sekurecon
kaj trankvilon de la kolonioj de la respubliko. La ceterajn ordonojn vi ricevos
dumvoje.
Dato: la
17-an de majo 1760. en Batavio
Peter Albert Van der Parra la
orient-azia guberniestro de la kolonioj de Nederlando"
Andreo
preskaŭ faligis la leteron el la manoj. Por li ne estis dezirinda afero ataki
la praloĝantojn per sia regimento, sed eĉ pli premis lian koron, ke plenumi la
ordonon de la guberniestro povas daŭri eble plurajn jarojn, do li havas nenian
esperon, nenian ŝancon baldaŭ reveni al sia edzino kaj al sia paca profesio.
Li malgaje kunfaldis la leteron.
Ĉirkaŭ
vespero la velŝipo atingis la bordon de Cejlono, kaj ĵetis ankron en la haveno
de la urbo Kolombo, kiu estis la ĉefurbo de la insulo.
Oni akceptis
Andreon kaj lian regimenton kun entuziasma ĝojo. La nederlandaj koloniuloj kaj
la malgranda loka armeo ĉe la bordo salutis ilin per dudek kvin kanonopafoj.
Ili marŝis en la urbon kun muzikobando.
Por
forpeli sian malĝojon, Andreo deziris agadi, do li ne multe pasigis la tempon,
sed ankoraŭ tiuvespere kunvokis la estraranojn de la urbo por pli detale ekscii
de ili, kian taskon li devas plenumi
En
Cejlono ekzistadis la lando de la praloĝantoj kiel sendependa gubernio. La nomo
de la lando estis Kandy, kaj same oni nomis ĝian
ĉefurbon, kiu samtempe estis la rezidejo de Mahabi,
la reĝo de la praloĝantoj. Kelkajn semajnojn antaŭ la alveno de Andreo okazis,
ke reĝo Mahabi atakis la teritoriojn de la
nederlandaj kolonioj, bruligis kelkajn prosperajn bienojn, kaj pelis la
koloniulojn for de la detruitaj kampoj.
La loka
armeo de Kolombo estis multe malpli forta, do ĝi ne povis kontraŭstari la
atakon de Mahabi. La loĝantoj de la urbo tre
timis, ke la armeo de Mahabi atakos ankaŭ la
urbon, se ĝi sukcesos invadi la regionon ĉe la la marbordo, do estas
komprenebla tiu granda ĝojo, kiam ili akceptis la regimenton de Andreo.
Post la
priparolado ili festis la okazon per solena prilumigo kaj brila festeno tiel,
ke la nova leŭtenanto de la kolonia armeo apenaŭ povis finaŭskulti la diversajn
honorigajn tostojn.
Post la
vespera festeno neniel li povis ekdormi.
Kion fari en tiel malfacila situacio? Li havis
nenian emon per pafiloj reagi al la ribelo de la praloĝantoj, tute li ne
deziris verŝi sangon en tiu nekonata lando, sed li devis plenumi la ordonon, ne
ekzistis elirejo.
Li
pensadis ĝis aŭroro, fine li decidis, ke ĉu per truko ĉu per alia rimedo – sed
nepre sen sangoverŝado – li plenumos la malfacilan mision.
La
sekvan tagon matene li unue venigis al si tiujn praloĝantojn, kiujn la
nederlandanoj kaptis en la ĝisnunaj bataloj. Li komencis ilin pridemandi kun
paca tono, kion do deziras de la nederlandanoj reĝo Mahabi.
Oni ne bezonis longe admoni ilin, rapide ili rakontis, jen la reĝo Mahabi ĵuris je la Sankta Dento de Budho, ke li
elpelos ĉiujn fremdulojn, kaj restarigos sian praan regadon en la tuta insulo.
– Ĉu via
reĝo ne konas la potencon de Nederlando? – demandis Andreo – Ja fakte ni estas
malpli multaj ol vi, sed niaj armiloj estas pli danĝeraj, kaj pli sukcese ni
batalas. – li pensadis dum kelkaj momentoj, poste aldonis por minaci – Se via
reĝo ne retiriĝos pace al sia lando, ni povas forpreni de li eĉ liajn proprajn
teritoriojn.
– Ho
sinjoro! – respondis la plej altranga maljuna praloĝanto kun blanka barbo – Tio
estas neebla. Se vi estus duoble pli multaj ol ni, kaj se viaj pafiloj povus
pafi per veraj fulmoj, tamen ni venkus vin. Mi ĵuras, ke kiomope vi estas
inkluzive vin mem, aŭ vi forlasos nian insulon, aŭ vi falos en niajn manojn.
Andreo
ekmiris pro la memfida respondo de la kaptita praloĝanto.
– Kial
vi estas tiel certa pri via venko? – li demandis pli scivole ol kolere.
La
grizhara maljunulo plektis la brakojn antaŭ la brusto kaj profunde riverencis
tiel, ke lia barbo tuŝis la plankon.
– Ho!
Sinjoro! La Sankta Dento estas garantiaĵo por mi.
La
okuloj de Andreo ekbrilis kun neatendita konjekto.
– Kia
Sankta Dento?
– La
Sankta Dento de Budho – riverencis denove la kaptito – kiun niaj pastroj gardas
en la granda preĝejo de Kandy. Kiu posedas la
Sanktan Denton de nia dio, tiun Budho faras la absoluta reganto de la insulo,
kaj la Sankta Denton posedas reĝo Mahabi.
Andreo
mediteme rigardis la maljunulon, kiu adorplene kliniĝis.
– Kiajn
superstiĉojn kredas tiuj primitivaj homoj. – li pensis senespere, sed subite li
saltleviĝis kaj rapide forsendis la kaptitojn.
Li
ekhavis tian ideon, ke li tuj deziris resti sola kaj detale pripensi ĝin.
Ĉirkaŭ vespero li denove kunvokis la estraranojn de la urbo.
–
Sinjoroj! – li ĉirkaŭrigardis la esperplenajn vizaĝojn – Mi supozas, ke vi deziras
pacon ne nur por la sekvaj kelkaj monatoj, sed pli daŭre.
La
estraranoj gratis la sub la oreloj, kaj ili faris strangan grimacon. Poste ili
unuanime deklaris, ke ili deziras ion similan, sed tio estas neebla.
– Nu
bone – daŭrigis Andreo – sed mi havas ideon, kiu garantios longan pacon por la
kolonio, se ni sukcesos realigi ĝin.
Ĉe tiuj
vortoj la estraranoj komencis atenteme aŭskulti per siaj gratitaj oreloj, kaj
ili rigardis tiel al Andreo, kvazaŭ ili dirus, ke "ni aŭdu la saĝajn
vortojn".
– Ĉu vi
jam aŭdis pri la Sankta Dento de Budho, kiun oni gardas en Kandy?
La
estraranoj interrigardis kaj ili ĉiuj jesis.
– Bone –
stariĝis Andreo – do vi verŝajne informiĝis ankaŭ pri tio, ke laŭ la kredo de
la praloĝantoj, la regado super la tuta insulo dependas de la posedo de la
Sankta Dento, jen mia ideo estas simple tio, ke mi akiros la Sanktan Denton el
la granda preĝejo de Kandy, kaj tiel mi priuzos
la kredon de la praloĝantoj ĝuste kontraŭ ili.
La
estraranoj denove kunrigardis, turnadis la kapon, levadis la ŝultrojn.
– Bona
ideo, ĝi estus taŭga – ekparolis fine unu el ili – sed la Sanktan Denton akiri
estas neebla.
– Kandy estas profunde en la interno de la insulo –
diris alia. – Eĉ ĝian ĉirkaŭaĵon oni povas atingi malfacile, kaj la budhismaj
pastroj tre gardas la Sanktan Denton. – daŭrigis pesimisme la tria.
Ankaŭ la
kvara aldonis ankoraŭ ion.
– La
reĝo Mahabi havas nekredeble grandan armeon,
dekoble pli grandan ol la nia. Estus pli konsilinde, se vi dispelus la praloĝantojn
per kanonoj.
Andreo
lasis, ke la estraranoj diru sian opinion, poste trankvile, firme deklaris.
– La
perforto vekas novajn problemojn, do mi alportos la Sanktan Denton, eĉ se mi
devus ĝin eltiri rekte el la buŝo de la reĝo de Kandy.
Mi petas la sinjorojn tuj aranĝi, ke tiuj soldatoj de la urbo, kiujn oni povas
forpermesi, aliĝu al mia regimento. Morgaŭ matene ni ekiros al Kandy.
Lia
firma reago estis sukcesa. La estraranoj disiris, kaj la pli granda parto de la
loka armeo aliĝis al la regimento de Andreo ankoraŭ tiutage, vespere.
Andreo
pasigis la vesperon per zorgaj antaŭpreparoj. Li pristudis la mapon de la
insulo, priparolis la vojaĝplanon kun kaporalo Jost,
kiu estis la dika estro de la loka armeo, poste skribis leteron al sia edzino,
fine li ripozis en trankvila dormo dum la tuta nokto.
***
Kiam
mateniĝis, li forlasis la urbon Kolombo marŝante antaŭ tricent koloniaj
soldatoj. Li gvidis sian regimenton kun tiu firma decido, ke okazu io ajn, li
akiros la Sanktan Denton, kaj per tio evitos la vanan sangoverŝadon.
La
malgranda regimento ekiris al oriento por marŝi en la valo de la rivero Kelani
Ganga, tiel ili intencis atingi la praan ĉefurbon Kandy
laŭ la plej mallonga vojo.
La
regimento serpentumis laŭ longa vico. Dumvoje pli kaj pli maloftiĝis, fine tute
postrestis la signoj de la homa agado, do la bambu-kabanoj, la fumantaj
fajrujoj, la kaktobariloj, la senarbigitaj lokoj, konkeritaj disde la sovaĝa
naturo, kaj baldaŭ la malhela, densa, fekunda mondo de la ĝangalo englutis la
kuraĝajn pionirojn. Altaj palmoj levis sin, dikaj grimptigoj pendis, plektiĝis
inter la trunkoj de la arboj, kaj sur la tero verdis, odoris arbedoj arbustoj
kun dikaj folioj, kaj diverskoloraj floroj en la sovaĝa densejo de la tropiko.
Andreo
observis kun scivolaj okuloj la bruan svarman vivon de la praarbaro. Milkolora,
milvoĉa birdoamaso pepadis, flugadis inter la frondoj, papagoj susuris en la
aero kun orelfrapaj krioj, simioj balanciĝis sur la branĉoj pendantaj per la
vosto kaj ili kriadis unu al alia per akra voĉo, kiam aperis amaso da homoj, ankoraux nevidita pli frue. La praarbara vivo vigligis ankaŭ la riveron. Ardeoj, pelikanoj,
flamengoj, akvaj birdoj kun nekonataj formoj kaj plumoj naĝis, baniĝis en
la malpli profunda akvo ĉe la bordo. Ranoj kun dikaj femuroj saltis en la akvon
kaj faris akran bruon, kiam aperis la homoj. Testudoj kun brila dorso rampis en
la mola ŝlimo, kaj ankaŭ kelkaj krokodiloj sunumis senmove sur la sabloplena
bordo kiel arbotrunkoj.
Andreo
senvole rememoris pri sia infanaĝo kaj pri sia afabla bona instruisto.
Sinjoro Ŝovanka ĉiam volonte
rakontis en la lernejo pri la praarbaroj. Kiam li poste revenis hejmen, kaj
ankaŭ li mem rakontis al sia patrino la freŝajn informojn pri la malproksimaj
misteraj regionoj de la tero, kie homo ankoraŭ ne tuŝis la teron per sia piedo,
lia kompatinda patrino nekredeme skuis la kapon. Andreo ĉi tie, profunde en la
praarbaro nun iom malgaje – sed tamen kontente – rememoris siajn longajn
vojaĝojn, dum kiuj li venkis la malfacilaĵojn inter tiom da danĝeroj.
Kiam
venis la vespero - subite, ĉar en la tropikoj la luma tago fariĝas nigra nokto
sen ia intermezo - la regimento haltis por tranokti. La soldatoj ekripozis
ĉirkaŭ la alte flamantaj fajroj. Oni bezonis grandajn fajrojn kompreneble ne
tial, ĉar la homoj eble fartis malvarme, sed la svarma vivo de la praarbaro eĉ
nokte ne ĉesis. La plej danĝeraj sovaĝbestoj ekiris por kapti predon ĝuste en
la mallumo.
Kiam
mallumiĝis, eksilentis la voĉoj de la tago, kaj komenciĝis la multe pli timiga
nokta koncerto de la praarbaro, trumpetado de sovaĝaj elefantoj, kriadoj de
simioj, ululado de grandegaj strigoj, siblado de venenaj serpentoj miksiĝis en
unusola zumanta bruo. Foje-foje bleko de tigro aŭdiĝis el la malproksimo.
La nokto
forpasis sen ia ajn problemo. La gardostarantojn ne atakis sovaĝbesto, la
dormantojn ne mordis serpento, do kiam la radioj de la leviĝanta suno iom post
iom trapikis la densajn frondojn, la soldatoj daŭrigis sian vojon kun freŝa
humoro kaj reakirita forto.
Sed la
unua tragedio ne longe prokrastiĝis.
Ĉe la
fino de la vico kelkaj soldatoj ekvidis ian flosantan objekton sur la ondoj de
la rivero. La scivolemo de la soldatoj
venkis la singardemon, kaj ili ne lasis tiun objekton flosi sur la akvo. Kelkaj
komencis kapti ĝin per longaj arbobranĉoj, kaj ili baldaŭ sukcesis peladi ĝin
al la bordo.
– Ĝi
estas korbo! – ekkriis unu el ili surprizite.
–
Moviĝas io en ĝi! observis ankaŭ aliaj, kaj ili pli fervore daŭrigis la
kaptadon.
– Fakte,
kion ili kaptis el la rivero, estis plektita korbo, kaj en ĝi maltrankvile
moviĝis io.
Iu juna
soldato prenis la korbon, kaj ŝirmalfermis ĝian kovrilon per siaj manoj, dum la
aliaj scivole atendis.
En tiu
momento el la korbo elsaltis venena serpento dika kiel brako, kolere mordis la
soldaton ĉe la vizaĝo, kaj per subita movo tuj malaperis inter la densaj
plantoj.
La
mordita soldato ekveis pro la doloro, li falis sur la dorson, kaj ĝis Andreo
kaj kaporalo Jost aperis informitaj pri la
tragedio, la malfeliĉa knabo jam agoniis.
– Ĉu oni
sendis tiun korbon por akcepti nin? – demandis Andreo konfuzite. – Ĉu oni jam
scias pri nia alveno?
La
kaporalo – kiu pli longe servis en la armeo ol Andreo, do pli bone konis la
kutimojn de la praloĝantoj – skuis la kapon.
– Ne!
Oni ne sendis ĝin al ni. – li reĵetis la korbon en la akvon – La afero havas
tute alian klarigon. La religio de la praloĝantoj ne permesas mortigi bestojn,
do la danĝerajn bestojn oni fermas en korbon kaj ĵetas en la riveron. Neniam
oni tuŝu tiuspecan korbon. Multaj pripentis jam, kiuj kaptadis ion similan.
La unuan
mortinton de la regimento oni enterigis en la ĝangalo ĉe ekzotika arbo. Sub ĝi
oni fosis lian tombon. La regimento enviciĝis ĉirkaŭ la arbo, sed Andreo ne
permesis la honoran pafoserion*, kvankam tio estas tradicio ĉe la armeaj enterigoj, sed
ili devis ŝpari la municion, cetere ne estis konsilinda afero malkaŝi la proksimiĝon per pafobruo, ĉar la praloĝantoj povus vagadi en la praarbaro.
En morta
silento ili kovris per tero sian malfeliĉan kamaradon, pikis verdan arbobranĉon
sur la tombon, poste la regimento kortuŝite, en malgaja humoro ekmarŝis denove.
* pafoserio = salvo (pafoj por esprimi respekton al iu)