posted Jan 19, 2012 10:52 PM by Roland Rotsaert
[
updated Jan 19, 2012 10:56 PM
]
Francesco Maurelli (fran.mau@gmail.com) fintradukis al Esperanto la ŝablonon de kontrakto de profesia jura firmao. Ligo al dosieroj estas sube. Komentoj de provlegantoj estas bonvenaj.
Li planas aldoni klaŭzon ke, kaze de nesameco inter la esperanta kaj la angla versioj, la angla estu tiu valida.
La unuaj komentoj ne estis tre kuraĝigaj: oni diris ke temas pri tro ampleksa kontrakto, kiu bonas por profesiuloj, sed ke por E-asocioj, estus tre malfacile, pro lingvaĵo, longeco, ktp. S-ro Maurelli ja konsentas ke kelkaj klaŭzoj estas ioma troigo en rilato kun ekzemple malgranda organizo, sed li ŝatus havi sekuran ("bullet-proof" en la angla) kontrakton, kiun li laueble ĉiam uzu...
|
posted Dec 28, 2011 2:35 AM by Roland Rotsaert
Antaŭtagmeze de la 25-a de decembro okazis la kunsido pri
komercado kaj turismado, kadre de la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto.La kunsidon prezidis s-ro Wang Tianyi, prezidanto de la
Klubo de Ĉinaj E-Komercistoj, kaj ĉeestis pli ol 30 kongresanoj el
diversaj lokoj de la landoj, inkl. de la provincoj Anhui, Fujian, Hunan,
Shaanxi, Shandong, Zhejiang kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna
Mongolio. Ili estas ŝtatoficistoj, entreprenistoj kaj komercistoj, ne
nur entreprenas komercadon kaj turismadon, sed ankaŭ funkcias kiel
gvidantoj de E-organizoj kaj viglaj esperantistoj en nia movado.
En la kunsido la ĉeestantoj interŝanĝis informojn pri lokaj
E-agadoj en la kampoj de komerco kaj turismo kaj pri la produktoj,
kiujn ili entreprenas. La ĉeestantoj diskutis ne nur pri disvastigo de
Esperanto, sed ankaŭ pri kunligo de E-edukado kun E-komercado kaj
E-turismado, por ke E-lernantoj povu praktigi kaj uzi la lingvon, kaj
precipe labori per Esperanto.
La ĉeestantoj unuanime opinias, ke nia kara lingvo
Esperanto kun aparta ĉarmo estas vivipova kaj praktikebla en diversaj
kampoj de Ĉinio. Oni devas daŭre klopodi por disvastigi kaj uzi
Esperanton en komercado kaj turismado. Por ĉinaj E-komercistoj la tasko
estas peza kaj la vojo -- longa, precipe en la nuna situacio, ke Ĉinio
prenas disvolvon de ekonomio kiel gravan taskon.
La ĉeestantoj komprenas, ke Ĉinio ludas pli kaj pli gravan
rolon en la internacia komunumo sekve de altiĝo de la pozicio de Ĉinio
en la mondo. Kaj la ĉina E-movado vizaĝas al diversaj defioj kaj ankaŭ
havas bonajn ŝancojn. Ĉu oni povas fari realajn kontribuojn per
Esperanto al la ekonomia disvolvo de Ĉinio, en importo kaj eksporto,
ktp, tio ja fariĝis unu el la seriozaj ekzamenoj por ĉinaj
esperantistoj.
Menciindas, ke en la kunsido estis prezentita la libro
"Komerca konversacio en Esperanto" kompilita de Zhang Tiezheng kaj
eldonita dank' al helpo kaj subteno de Wang Tianyi. La libro servas kaj
helpas al E-komercistoj en faka lernado de la lingvo.
Kaj samideano Deng Xiaozhong el la provinco Fujian en
sudorienta Ĉinio, informis, ke baldaŭ naskiĝos la vino kun la nomo en
Esperanto "Saluton", kiun entreprenos la de li funkciigata kompanio. Je
tio, la ĉeestantoj ekkantis la Esperantan kanton "Saluton" kun gajeco.
En la kunsido ĉiam regis ĝoja kaj harmonia etoso.
(Teksto transprenita de El Popola Ĉinio; ĝi ankaŭ legeblas, kun fotoj, je http://www.espero.com.cn/se/txt/2011-12/26/content_416450.htm.)
|
posted Nov 24, 2011 10:49 PM by Roland Rotsaert
[
updated Nov 24, 2011 11:53 PM by Roger Borges Grilo
]
 Ĵus aperis la nova jarkolekto de TAKE ( Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj). El la enhavo: - Ĉarpentistoj kaj tegmentistoj kunlaboras en la konstruado de lukarnoj - Transporta energia efikeco en Kroatio - Tera domkonstruado - Ŝanhaja Mond-Ekspozicio: produktoj de ĉinaj kaj eksterlandaj arĥitektoj - Konceptado de konstrua strukturo Sube bildo (pdf) de la kovrilpaĝoj kun la administraj informoj.
|
posted Nov 23, 2011 5:40 AM by Roger Borges Grilo
[
updated Nov 25, 2011 12:20 AM
]
Kunlabore kun Brusela Komunikad-Centro (BKC) TEJO aranĝis aktivulan trejnseminarion en Bruselo en la jaro 2004. Partoprenis ĉirkaŭ 30 junuloj el la tuta Eŭropo, kiuj trejniĝis dum ok tagoj pri projekt-mastrumado, lobiado kaj monpetado. La oficiala temo de la seminario, kiu estis subvenciata de la fondaĵo Youth de la Eŭropa Konsilio, estis "Junularaj neregistaraj organizoj: Iliaj rolo kaj ŝancoj en Eŭropo". La ĉefa celo estis eduki eŭropajn aktivulojn de TEJO kaj ties landaj kaj fakaj sekcioj pri kiel funkcias la burokratio de Eŭropa Unio kaj la kunlaboro inter EU kaj la ne-EU-aj landoj en Eŭropo. Prelegoj pri diversaj fondaĵoj eŭropaj kaj aliaj sekaj temoj estis bonege faritaj. Unu el tiaj prelegoj estis "Kio estas Projekt-Mastrumado", far de IKEF-kunlaboranto Roĝer Borĝes; vi povas relegi la enhavon de tiu prezentado per la suba dokumento:
Kio estas projekt-mastrumadoKio estas projekt-mastrumado |
posted Nov 17, 2011 10:01 AM by Roland Rotsaert
[
updated Nov 25, 2011 12:06 AM by Roger Borges Grilo
]
La 29-30an de oktobro 2011 okazis IKEF-Ĉinio 2011 - La 5a Jarkunveno de ĉinaj E-komercistoj en la urbo Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-Provinco, oriente de Ĉinio. Ĉe la Jarkunveno estis 42 personoj, el kiuj estas 26 oficialaj delegitoj nome de kompanoj kaj entreprenoj inkluzive eksterlandajn - Brazila Da Vinci Ltda, Hispana Suministros Agroindustriales Franquesa S.A., Irana Magenta (Shanghai) Co. Ltd. kaj Itala Mondo del Vino. La jarkunvena programo estas reĝisorita de sro ZHAO Chenghua, membro de IKEF, vicprezidanto de Klubo de ĉinaj E-komercistoj (KĈEK). Ĉio estis en la ordo.
Ĉifoja Jarkunveno ne estas pompa kompare kun la pasinta okaze en la urbo Huangshi, sudcentre de Ĉinio, sed ĝi estas pli okulfrapa kun komerca atmosfero, ekzemple, krom LKK salutaj paroloj okazis nur nome de la kompanio kaj entrepreno.Kaj ne malmultaj reklamoj aperis en la kunvenejo, eĉ sur la podio. Tio estas nova stilo direktanta al la venonta Jarkunveno, kaj faris nian Jarkunvenon pli faka kaj profesia pli for de la tradicia kunveno de Esperanto. Okaze ankaŭ mankas lokaj aŭtoritatoj, kiuj ŝatas paroli mandarenon malkongrue kun nia Jarkunveno de E-komercistoj, sed nia komunikado estas pli harmonia kaj kuraĝigita. Tia aranĝo plaĉas al ĉiuj partoprenantoj, ankaŭ argumentas, ke la fakkunveno de esperantistoj ankaŭ povas aspekti kiel normala fakkunveno.
Okaze, la jar-raporton prelegis sro Chielismo WANG Tianyi, ĉina peranto kaj estrano de IKEF kaj prezidanto de Klubo de Ĉinaj E-komercistoj. Laŭ lia raporto ĉinaj E-komercistoj gajnis novajn sukcesojn kaj progresojn en la pasinta tempo, ekz., Xi'an Da Vinci Importa -Eksporta Ko., Lta kunlaboras kun Brazila Da Vinci Ltda, kaj eksportas averaĝe 20 kontenerojn po monato. La granda negoco okazas komunike per Esperanto. Ankaŭ Xiamen Chine Ko., Lta regule importas italajn vinojn pere de Esperanto, eĉ importas specialan markon SALUTON, kiu oferis al la Jarkunveno okaze ĉe la tablomanĝo de ĉiuj kunvenanoj. Ja, la vino SALUTON allogis ĉiujn gustumintojn. Kelkaj el ĉinaj E-komercistoj jam decidis disvendi la vinon SALUTON. Ankau kelkaj entreprenoj deziras havi E-stilan markon lerni de Xiamen Chine Ko. Lta.
Fakte, internacia komerco per Esperanto okazis de Zamenhofa epoko. Prelege ĉe la kunveno Dir. Jose Franquesa rakontis sian komercon pere de Esperanto antaŭ ol 46 jaroj(1965), kiam li importis de japana E-komercisto. Kaj nun li importas hidraŭlikan tubon jam 7 jarojn pere de ĉina E-komercisto Chielismo WANG Tianyi. Okaze sro ZHANG Tiezheng rakontis pri sia sperto per Esperanto servi al Suzhou Lotusa Matracejo, kie li respondecas internacian merkaton. Ankaŭ irana komercisto Saed Abbasi rakontis malfacilan komercumon kun Irano nuntempe pro ekonomia sieĝo de Usono. Malgraŭ tio li ankaŭ atendas kunlaboron kun diversaj E-komercistoj. sro Aldreno Speck venis de Brazila Da Vinci Ltda, kaj jam laboras apenaŭ 2 jarojn per Esperanto ĉe sno Chielismo. Antaŭ ol du jaroj li ne povis imagi hodiaŭan fakton, ke li vivas kaj laboras Esperante en Ĉinio.
La jarkunveno estas fruktdona. Ĉiuj partoprenantoj sopiras al la venonta jarkunveno. Ĉe la fermo sno Chielismo prezidanto de KĈEK deklaris, ke IKEF-China 2012 - La 6a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj okazos en la urbo Changsha(ĉanŝa), ĉefurbo de Hunan-Provinco, sudcentre de Ĉinio. Varman bonvenon deziras sro LI Zong, Dir. de Hunan Internacia Transporta Kompanio XB, prezidanto de Changsha Esperanto-Asocio. Li informis, ke por la venonta jarkunveno Esperanton lernas 200 gestudentoj de Changsha Profesia Komerca-Turisma Altlernejo. Li promesas al ĉiuj partoprenantoj pli fruktdonan jarkunvenon ĉe Changsha. Ĝis la IKEF-China 2012 - La 6a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj.
|
posted Aug 3, 2011 5:25 AM by Roland Rotsaert
[
updated Nov 25, 2011 12:08 AM by Roger Borges Grilo
]
Paulo Branco kaj Kamelia Gao antaŭ la budo de Monato
|
Gianfranco Polerani, Roland Rotsaert kaj Kamelia Gao |
posted Jul 26, 2011 10:04 AM by Roland Rotsaert
[
updated Nov 25, 2011 12:19 AM by Roger Borges Grilo
]
Nankina Brodaĵo YunĝinNankina Brodajxo Yungxin
Je mardo, la 26a de julio 2011, okazis kunveno por membroj kaj interesitoj de IKEF. Ĉeestis ĉirkaŭ 30 personoj; gvidis la kunvenon Roland Rotsaert, kasisto de la asocio.
Komence li transdonis salutojn de s-roj Braun, kunfondinto kaj eks-prezidanto de IKEF, kaj Wang, estrarano, kiuj ne povis ĉeesti. Sekvis raporto pri la (malvigla) agado de IKEF, kiu jam estis priskribita en la numero 100 de La Merkato. Tamen, estas stabila financa bazo kaj eĉ sen grandaj enspezoj IKEF povos dum pluraj jaroj plufunkcii kiel dum la pasintaj jaroj. Estas espero ke dum la venontjara UK prezentos sin nova prezidanto kiu donos novan elanon al la asocio.
Post la administra parto sekvis tri prezentadoj:
- S-ino Kamelia Gao (KN 862) prezentis ĉinajn brodaĵon. Ligo al ŝia prezentado troviĝas sube de ĉi tiu paĝo.
- S-ro Alfred Schubert (KN 864), peranto de komercaj kontaktoj, anoncis la prelegon pri 'Klubo Elito' (www.elito.at) de vendredo, la 29a de julio.
- S-ro Br. Casini (KN 1415) prezentis la projekton 'KOSMO' (komisiono por serĉado de mono); detalaj informoj pri ĝi estas je www.kosmo.eu.com.
En fina parto membroj rakontis pri propraj spertoj en esperanta komerco:
- S-ro Josep Franquesa Solé (KN 133, Hispanio-Katalunio) jam en 1960, post la UK en Bruselo, unuafoje komercis per Esperanto. Li trovis partneron pere de la Japana Esperanto-Asocio. Li importas varojn el Ĉinio ekde la pekina UK, dum kiu li ligis kontaktojn kun s-ro Wang. Por ambaŭ la stimulo por komerci per Esperanto estas la fakto ke ili ne parolas la anglan kaj ke nur Esperanto estas komuna lingvo.
- S-ro Miguel Faria de Bastos (KN 1104, portugala juristo kiu dum plej granda parto de la jaro rezidas en Angolo) iam okupiĝis pri propono de eksporto de ercoj al Ĉinio, kiu finfine estis senrezulta. En Angolo aktivas multaj grandegaj ĉinaj kompanioj. Unuflanke ili ekspluatas kaj eksportas mineralojn kaj petrolon, aliflanke ili aktivas en konstruado. Tiu lasta aktiveco ofte liveras nekontentigajn rezultojn, ĉar ili ne sufiĉe bone konas la lokan situacion. Cetere, ankaŭ sudafrikaj firmaoj kiuj aktivas en Angolo spertas la saman problemon. Malgrandaj ĉinaj kompanioj ne estas reprezentataj en Angolo. Angolanoj ne havas kapitalon por starti eksterlandan komercon.
- S-ro Alfred Kobina Arthur (KN 1275, Ganao, ĉefe komercanta kun Barato) komercas esperante kun Koreio. Li konstatis tute alian pensmanieron ĉe la partnero. Nun li regule importas elektronikaĵojn kaj eksportas lignajn artaĵojn. Li bedaŭras ke la IKEF-anoj apenaŭ konas unu la alian.
- S-ro Cwik (KN 1288, Belgio, pensiita oficisto de la Eŭropa Komisiono) al tiu lasta rimarko aldonis ke la nuna membroadministrado malmulte utilas. Unuflanke ĝi estas ne sufiĉe uzata de la membroj, aliflanke ĝi estas tro fermita kaj la informoj kiuj enestas ne videblas por eksteruloj.
Ne estis solvo por la problemoj de IKEF, sed tamen la kunveno havigis novajn diskut-temojn.
(raportis Roland Rotsaert)
|
posted Jul 13, 2011 1:02 PM by Roland Rotsaert
[
updated Nov 25, 2011 12:16 AM by Roger Borges Grilo
]
Ĉe http://www.uea.org/kongresoj/2011/programo.php legeblas la programo de la baldaŭa Universala Kongreso. IKEF-kunveno okazos Mardon, 26 julio 2011, 13:15--14:45. Aliaj interesaj eroj estas la Faka Forumo (Mardo 17.00-18.00) kaj Terminologia Forumo (Vendredo, 13.00-16.00). |
posted May 3, 2011 10:59 AM by Roland Rotsaert
[
updated May 3, 2011 11:24 AM
]
Jam de pluraj jaroj eblas per interreto senpage rigardi la jarkontojn (bilancojn) de belgaj komercaj kompanioj je www.nbb.be (kvarlingva paĝaro: DE, EN, FR, NL). Germanio sekvis tiun ekzemplon, vidu je www.unternehmensregister.de (kvinlingva: DE, EN, ES, FR, IT). Tamen, ene de la Eŭropa Unio okazas diskutoj pri la utilo de la nuna proceduro. Iuj opinias ke la devigo por ĉiuj kompanioj fari kaj deponi bilancon estas tro peza administrado por malgrandaj kompanioj (85 % de la totalo en Belgio) kaj ke tio nur havas sencon por 'grandaj' (1) kompanioj. Tamen, statistikoj montras ke en Belgio 70 % de la informpetoj rilatas al bilancoj de malgrandaj. Ankaŭ estas avantaĝoj por tiuj: ĉar la jarkontoj ankaŭ enhavas multajn administrajn informojn, interesitoj povas trovi tiujn rekte interrete, sen interveno de la koncernata kompanio. La eŭropaj instancoj nun serĉas kompromisan solvon. (Laŭ la jarraporto 2011 de la Nacia Banko de Belgio)
(1) 'Granda' estas kompanio kiu superas du el jenaj tri limciferoj: - bilanctotalo de 500.000 eŭroj; - jara vendocifero de unu miliono da eŭroj; - 10 dungitoj (ekvivalento de plentempaj dungoj) |
posted Apr 13, 2011 7:55 AM by Roland Rotsaert
Laŭ mia opinio per Esperanto aktiveco de komercado kaj la interŝanĝo de opinioj pri ekonomio kaj komercaj aferoj estas kaj estos pli efika ol per naciaj lingvoj. IKEF laboras por plibonigi tian aferon.Tial espereble IKEF ekzistu daŭre. Se laborantoj por la organo La Merkato ne troviĝus ĝi ĉesu aperi.
Mi ĉeestis en la univesalaj kongresoj en Bjalistoko kaj Havano.Tiam en jarkunveno kolektiĝis sufiĉe multe da IKEF-membroj kaj
interesatoj pri IKEF. Tio signifas,ke IKEF havas la sencon ekzisti. Ĉar gvidanteco de IKEF mankis, ĉeestantoj post ne tre longa
babilado foriris.Mi do proponas,ke kunveno en Kopenhago okazu,sed ne en tia fomo kiel en la lastaj du jaroj. Anstataŭe la jarkunveno estu prelegkuveno.
Mi informiĝas pri greka ekonomia krizo kaj eŭra problemo per
televido aŭ libroj. Mi rekte volas ricevi opiniojn de eŭropaj membroj de
IKEF. Mi povas paroli pri japanaj komercaj aŭ industriaj aferoj aŭ
iel pri ĉi foja granda tertremo, cunamo kaj atomenergiaj
centraloj.
Atsuo OOBA (atsuo.ooba(a)gmail.com)
|
|