Esperanto-Stelle

Startseite‎ > ‎

Brief an Schleyer

Letero al Schleyer


Al Schleyer, 27. XI. 1887.

Estimata kaj estiminda sinjoro!

Mi sendas al Vi la frukton de mia longa laborado; ĝi estu signo de mia profunda estimo por la nobla idealisto, kiu laboris por la homaro ne timante la ridegon de l’amaso. Mi mem plej bone komprenas kiom Vi devis suferi, ĉar mi mem trairis similan vojon: kiam mia laboro jam estis preta, mi kvar jarojn devis atendi kaj esti celo de senĉesa ridado, - ĝis mi ricevis la eblon eldoni mian verkon.

Kiam mi antaŭ 5 jaroj aŭdis pri la Volapük, mi ne forĵetis mian laboron, ĉar la konstruo de Volapük ŝajnis al mi ne tute praktika; mi diris al mi ke lingvo tutamonda devas esti antaŭ ĉio komprenebla, kaj la tuta granda materialo, kiu jam per si mem fariĝis internacia, devas resti ne tuŝita. En lingvo, kiu devas fariĝi tutamonda, oni povas krei nur la malgrandan parton, kiu estas malsimila en malsimilaj lingvoj; ĉio cetera devas resti ne tuŝita. Ĉar nenia persono estas tiel leĝdonanta por krei lingvon por tuta mondo laý sia volo, kaj tuta vivo de homo ne estas sufiĉa por nove krei la tutan senfinan multon da vortoj de lingvo, kun ĉiuj nomoj de l’ landoj kaj urboj, kun ĉiuj senombraj nomoj teĥnikaj ktp.

Mi estimas Vian noblan deziron porti utilon al la homaro; kun plena estimo por la aŭtoro de Volapük, mi laboras ne kontraŭ la Volapük, sed por la ideo. Sankta estas por mi la ideo de lingvo tutamonda, kaj en kiu ajn formo del’ homaro ĝin havos, mi estos kontenta kaj feliĉa. Se oni montros al mi ke mia laboro estas malutila al la ideo, mi mem detruos mian laboron, kvankam mi
oferis al ĝi la plej bonan parton de mia vivo; se la juĝo de l’ mondo estos ne decida, la “Lingvo internacia“ restos kune kun la “Volapük“, kiel du amikoj, kiuj havas unu celon en la vivo. Aŭ unu de la lingvoj mortos per si mem, aŭ la homaro havos du lingvojn, kaj eĉ tio estos por la mondo multe pli bone, ol resti tute sen lingvo tutamonda.

Pardonu ke mi skribas al Vi en mia lingvo; mi faras ĝin ne pro malĝentilo, sed por doni al Via provon de mia lingvo.

Kun la plej granda estimo
Esperanto.