Novaĵoj‎ > ‎

Revuo Belga Esperantisto 1908-1911 rete disponebla

Geplaatst 9 sep. 2011 11:35 door Roland Rotsaert   [ 9 sep. 2011 23:44 bijgewerkt ]
Enretiĝis la unuaj tri jarkolektoj (1908-1911, numeroj 1 ĝis
36) de Belga Esperantisto, la dua grava belga esperanta revuo (post
Belga Sonorilo, kiu 'idiĝis').

La enhavo pro pluraj kialoj estas interesa, ekzemple:

- enestas la listoj de pli ol 1700 partoprenantoj de la sepa UK (numeroj
25 ĝis 35);

- aperas en ĝi kelkaj fruaj literaturaj tradukoj al Esperanto, i.a.
'Majstro Huyghe', de la nun ankoraŭ ŝatata flandra verkistino Rosalie
Loveling
(numeroj 5 ĝis 7);

- Maria Posenaer, malprave forgesita esperantistino-verkistino,
publikigis siajn unuajn vojaĝraportojn kaj poezion. (Cetere, nun okazas
en Borgerhout-Antwerpen ekspozicio de pentraĵoj de ŝia frato, Jozef
Posenaer.)

La revuoj elŝuteblas je www.mydrive.ch. Uzantonomo estas
'guest@rotsaert8000', pasvorto 'lemaire'.