Aliaj bibliotekoj projektoj Hungario STEB, Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, translokiĝis al nova servilo. Rigardio je http://www.eventoj.hu/steb/ . Germanio Grandan kvanton da bildoj Bernhard Papst disponigas je http://www.ipernity.com/doc/bernardo/show/with/9269387 . Britio Sonbanko Esperanta troviĝas je http://www.ipernity.com/home/69959 ; enestas sonregistraĵoj muzikaj kaj parolaj. Ĉeĥio En la Esperanto-Muzeo de Svitavy ĝis majo 2011 estas portempa ekspozicio pri la ĉeha humuristo, desegnisto, ilustristo kaj esperantisto Pavel Rak. Temo de la posta ekspozicio estos „Esperanto kaj spiritaj tradicioj de la mondo“. Kiu posedas iujn materialojn pri tio kaj pretas disponigi ilin por la ekspozicio kontaktu la respondeculon. Ĉinio Laŭplane venontjare nova domego de Hubei-Biblioteko estos konstruata. Tiel Hubei Esperanto-Asocio povos pli bone prezenti sian libraron. (Ji Ding) Kroatio La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) ekde la 16-a de julio 2010 estas notita en la registro de civitanaj societoj de Respubliko Kroatio. Raporto pri ĝia ekfunkciado aperis en Zagreba Esperantisto, septembro 2010, p. 24-25. DEC havas retpaĝon je www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro. Hispanio Ĝojiga novaĵo: komence de majo 2010 la Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d' Ordal, Subirats (Alt Penedès, Barcelona) remalfermiĝis. Sube estas ligoj al kelkaj gazeteraj artikoloj en kataluna lingvo. Retpaĝo: http://museuesperanto.org/ ; kontaktilo: http://museuesperanto.org/contacta/ . Bildoj estas je: http://www.turismesubirats.com/blog/?p=246&language=ca (Turismo Servo de Subirats), http://www.flickr.com/photos/turismesubirats/sets/72157623829916000/ kaj http://www.flickr.com/photos/turismesubirats/4510494062/in/set-72157623829608276/ |