Revuoj

La Fondaĵo havas grandan kolekton da revuoj (kaj multajn duoblaĵojn disponeblajn por interŝanĝo). Iom post iom eroj el la kolekto estas bitigitaj (kiel traserĉeblaj pdf-dosieroj). Unuflanke ni deziras disponigi ĉiujn gravajn belgajn Esperanto-revuojn (almenaŭ ĝis la dua mondmilito). Aliflanke estas unuopaj numeroj kiuj povas esti interese ĉu historie, ĉu kiel kuriozaĵo.

Malpezaj dosieroj troviĝas tute sube. Pezaj dosieroj kaj grandaj kolektoj estas elŝuteblaj je www.mydrive.ch (uzantonomo: 'gasto@fonds.vanbiervliet' kaj pasvorto 'esperanto').

Estas pluraj aliaj E-bibliotekoj kiuj ofertas bitigitajn revuojn: la Aŭstria Nacia Biblioteko, , www.gazetejo.org kaj Bitoteko je www.esperanto.es. Ankaŭ je www.gutenberg.org estas kelkaj (i.a. The Esperantist). Ĝenerala paĝo estas je http://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:Fontoj .

Belgaj revuoj


Antaŭen (Paco kaj Justeco, Brugge)

Dum 1941-1942 aperis 6 numeroj de Antaŭen - Mededeelingen por la membroj de la Bruĝa grupo Paco kaj Justeco. Parto estas apenaŭ legebla, pro malbona skribo. Eble ankoraŭ aperis numeroj post la milito. (mydrive)

Belga Sonorilo

Estis la unua grava belga Esperanto-revuo. Ĝi aperis inter 1902 kaj 1914. Origine ĝi estis trilingva (franca-nederlanda-esperanta). Dum la lastaj jaroj ĝi estis nur franca-ida. La jarkolektoj 1907-1910 ankoraŭ estas bitigotaj. (mydrive)

Belga Esperantisto

La revuo aperis ekde  1908, kiel anstataŭanto de Belga Sonorilo, kiu iom post iom idiĝis, ĝis 1961. Estas bitigitaj jam la jaroj 1908-1911 kaj 1934-1936. (mydrive)

Belga Katoliko

Aperis ekde majo 1911. Bitigitaj estas nur la komencaj jaroj. (mydrive)

Flandra Esperantisto aperis inter 1929 kaj 1961, kun interrompo dum la milito. La jarkolektoj 1929-1930, 1935-1937, 1940 kaj parto de la postmilitaj numeroj estas bitigitaj. Dum la milito (1941) aperis kelkaj numeroj de Mededeelingen voor Den Vlaamschen Esperantist (bitigita) kaj eble ankaŭ Frandra Studanto (ne trovita). (mydrive)

Nia Informilo (Kortrijk)

Estis Ligilo inter la Geesperantistoj de la Kortrejka regiono. Aperis de oktobro 1929 ĝis (almenaŭ) aŭgusto 1937. Mankas pluraj numeroj. (mydrive)

Tra La Mondo aperis de 1905 ĝis 1908. Vidu la subpagon. (mydrive)


Unuopaj ekzempleroj


Esperanto-Vereinigung Deutscher Lehrer (EVDL) el Wetzlar havis cirkuleron (Rundbrief) kiu aperis dum mallonga tempo ekde 1958. (sube)

Esperanto dans le Commerce (l')

Flugfolio kun E-gramatiko kaj vortlistoj eldonita de Association pour l'Expansion Economique Française par l'Esperanto (Paris). (sube)

Generalitat de Catalunya (la kataluna registaro dum la hispana interna milito) eldonis 'Comunicat de Premsa' (gazetaran komunikon) en Esperanto. Estas bitigitaj du numeroj el 1937. (mydrive)

Hinda Esperantisto aperis ĉ. 1930 en Indonezio, tiam nederlanda kolonio, kie estis kelkaj viglaj movadanoj.

Historia Revuo, rete aperinta en majo 2005 estis nula numero de nova revuo. Ne estas sciate kio okazis al ĝi. (sube)

Internacia Komerca Revuo

Eldonita de Furrer & Co, Zürich inter 1919 kaj 1922. Redaktoro estis Hj. Unger el Genève. Oficiala organo de Internacia Federacio por komuna komerca lingvo. Estas bitigita numero 24 el 1922. (sube)

Komerca Bulteno

Estis aldono de la revuo Esperanto, eldonita de Universala Esperanto-Asocio. Ĝin redaktis W.-A. Vogler el Hamburgo. Bitigitaj estas kovrilpaĝoj de aprilo kaj julio 1911. (sube)

Komerco (La)

Oficiala Bultena de Komercista Esperanto-Unio kies sidejo estis en Dresden; aperis inter 1929 kaj 1936; antaŭe KEU-informilo. Estas bitigitaj ses numeroj el la periodo 1931-1936. (mydrive)

Paco kaj Amo estis bultena de la Esperanto Societo de Barcelono. Estas bitigitaj la numeroj 164-166-172 el 1934. (mydrive)

Por Francujo, Per Esperanto estis komitato kiu eldonis dum la unua mondmilito serion da flugfolioj. Sekcio B temas pri 'malrespektoj de la leĝoj de la popolrajto'; numero 2 havas la titolon 'Pri la belga neŭtraleco'. Ĉiuj numeroj kiujn posedas la Fondaĵo Vanbiervliet estas bitigitaj. (mydrive)

Rundschreiben

Cirkulero de Landesleitung Steiermark des Österr. Esperantisten-Verbandes kaj Esperanto-Verein 'Einigkeit' Graz. Estas bitigitaj kelkaj numeroj el 1950. (sube)

(lasta aktualigo: 11dec2011)

Subpagina''s (1): Tra La Mondo
Č
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
3 jul. 2011 07:20
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
11 dec. 2011 02:46
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
11 dec. 2011 02:45
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
3 jul. 2011 07:11
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
11 dec. 2011 05:00
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
11 dec. 2011 05:00