Libroj

Ĉi tie kolektiĝos dokumentoj el la Fondaĵo Vanbiervliet kiuj estas bitigitaj (t.e. skanitaj kaj transformitaj en .pdf-dokumentoj (alfabete laŭ autoro). Malpezaj dosieroj troviĝas sube. Pli pezaj dosieroj estas je www.mydrive.ch (uzantonomo: guest@rotsaert8000, pasvorto lemaire). Parto de la dosieroj krome atingeblas per http://users.skynet.be/fonds.vanbiervliet/ .

Ankaŭ aliaj bibliotekoj disponigas multajn skanitajn librojn, i.a. la Aŭstria Nacia Biblioteko (http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm), la Hispana E-Biblioteko (http://www.esperanto.es/hef/index.php/biblioteko) kaj la Projekto Gutenberg. Superrigarda paĝaro estas je http://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:Fontoj .


La fluganta kofro, fabelo de H.C. Andersen, trad. Zamenhof

La Fondaĵo Vanbiervliet posedas tajposkripton de la Zamenhof-traduko de tiu fabelo. Ĝi poste aperis almenaŭ unufoje en iu kolekto. Sube estas dosieroj de la malneta kaj la presita versioj.

Estu Radiesteza Serĉisto (Emile Christophe, trad. Pierre Delaire)

Manlibro pri kiel oni uzas vergeton kaj pendolon. Esperanta versio eldonita en 1938 de Esperantista Centra Lernejo (Paris) kaj Esperanto-Oficejo (Orléans). La bitigita versio (en du partoj) troviĝas ĉi tie.

Rikke-tikke-tak (Hendrik Conscience, trad. Maria Posenaer)

En 1912 aperis la Esperanto-traduko de Rikke-tikke-tak [ríketíketák], unu el la pli ol cent libroj de la flandra verkisto Hendrik Conscience [konsjáns] (1812-1883). La tradukon el la nederlanda faris Maria Posenaer [pózenar]. Dosiero sube. Ankaŭ estas versio je Gutenberg.

Aŭtobiografio de Ernest Deligny

Ernest Deligny (°1864, http://eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Deligny) aktivis en esperanta movado de Norda Francio. Li i.a. kreis grandan Esperanto-sekcion en la urba biblioteko de Saint-Omer (kolekto nun neatingebla, kvankam menciita en la paĝo de la biblioteko). In 1945 li eldonis aŭtobiografian verkon Mia Esperantista Vivo (1900-1943). (mydrive)

Histoire de la Fédération Espérantiste du Nord de la France (Ernest Deligny)
Historio de la Nordfrancia Esperanto-Federacio - La fruaj jaroj de la Esperanto-Movado (trad. Lucien Bourgeois kaj Georges Odent)

Pri la surprize granda Esperanto-movado en norda Francio dum la jaroj 1900-1935. Franca versio eldonita en Saint-Omer en 1935; E-traduko el pr. 1980 kun biografieto de Ernest Deligny. (sube)

50 Fabloj de Ezopo

Ezopo (greke ΑΙΣΟΠΟΣ, latine ÆSOPUSAESOPUS) estis antikva greka poeto. Laŭ la tiama E-gazetaro jam en 1891 en Nurbergo aperis traduko de 50 Ezopo-fabloj, farita de Ivan Markoviĉ Lojko el Vilno. Tiu eldono nun estas netrovebla. Atendante ĝian retrovon, mi ĉi tie aperigas la version de Nakagaki-Koĵiro, eldonitan de Japana Esperanta Librokooperativo, Osaka, en la 1950aj jaroj. (sube)

Se aŭskultas la animo... de Guido Gezelle

En 1934 FUKE (Flanda Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj) eldonis poemkolekton de la flandra poeto Guido Gezelle, tradukitan de Hector Vermuyten. (mydrive)

Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique Centrale de Ch. Lemaire


Charles Lemaire estis belga oficiro kiu ĉ. la jaro 1900 faris plurajn esplorvojaĝon en Kongo. Pluraj franclingvaj libroj de li legeblas je www.europeana.eu. Lian prelegon okaze de la 2a Universala Kongreso en Genève li poste eldonis france-esperante en bele ilustrita libro. (mydrive)

En Rusujo per Esperanto de A. Rivier

Rivier estis franco kiu havas gravan funkcion (diplomatan?) en tiama nordafrika franca kolonio. En 1905 li restadis dum pluraj semajnoj ĉe esperantista amiko en ekrevolucianta Rusio. Nur en 1911 li aperigis raporton pri la vojaĝo kaj la restado. Troveblas neniu biografiaj detaloj pri la aŭtoro, eĉ ne la antaŭnomo. (mydrive)

Franclingva Esperanto-Kurso de A.J. Witteryck

Witteryck (1865-1934, http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoon_Jozef_Witteryck) estis inter la unuaj esperantistoj de Belgio kaj dum longa tempo estis prezidanto de Belga Ligo Esperantista. Profesie li estis verkisto, eldonisto kaj presisto de lernolibroj, ankaŭ esperantaj. Unu el tiuj estas Cours d'Espéranto. Grammaire complète accompagnée d'exercices avec clef. Eldonjaro ne estas menciita; devas esti ĉ. 1910. (mydrive)

(paĝo aktualigita je 11dec2011)
Č
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
3 sep. 2010 10:24
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
3 jul. 2011 02:09
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
3 jul. 2011 02:09
Ċ
ď
Roland Rotsaert,
3 jul. 2011 01:51
Ċ
ď
rikke.pdf
(2828k)
Roland Rotsaert,
21 aug. 2010 23:26