Bonvenon!

Ĉi tiu retejo volas kunigi ĉiujn informojn rilate al Esperanto en Indonezio: ĉiujn utilajn informojn por indonezianoj kiuj volas eklerni Esperanton kaj ĉiujn interesajn informojn por esperantistoj kiuj volas ekscii kio okazis kaj okazas rilate al Esperanto en Indonezio.
Vi trovos jen kaj jen ion en la indonezia, por helpi al komencantoj. Dankon pro via vizito!

Selamat datang!

Website ini memuat informasi tentang Esperanto di Indonesia dan informasi bagi masyarakat Indonesia yang akan belajar bahasa Esperanto.
Ada informasi dalam dua bahasa, ada yang cuma dalam satu bahasa.  Semoga dapat dipahami dengan mudah; jika ada masalah, silahkan kirim pesan/saran kepada kami. Terima kasih atas kunjungan anda.

Saluton!

Mi kreis ĉi tiun paĝon, por kunigi ĉiujn informojn rilate al 'Esperanto en Indonezio': pri miaj du instruvojaĝoj tien en la aŭtunoj de 2009 kaj 2010, pri la historio de la movado en Indonezio, ligilojn al kursoj de Esperanto en la indonezia aŭ en aliaj lingvoj, bibliografio de artikoloj pri Esperanto en Indonezio (inter la kursoj kaj la artikoloj ankaŭ kelkaj elŝuteblaĵoj),..
 
Mia nomo estas Heidi Goes. Mi esperantistiĝis en septembro 1990. Kiam mi finis la mezlernejon en Belgio, mi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo (de AFS). Mi loĝis preskaŭ jaron ĉe indoneziaj familioj en Ĝakarto (sed vojaĝis ankaŭ al Yogyakarta kaj Sulawesi) kaj frekventis la mezlernejon (SMA 34, Pondok Labu, Jakarta Selatan). Tie(l) mi lernis la indonezian lingvon kaj ankaŭ multon pri la loka kaj islama kulturo.
Post reveno en Belgio mi studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn, kaj verkis licenciulan diplomverkaĵon pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Ekde la lanĉo de mia unua libro, kiu estis traduko kaj reverko de tiu diplomverkaĵo, en junio 2007, mi esploras pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio.

En novembro 2009 mi iris al Indonezio kaj daŭrigis la esploradon surloke. Tamen, plej multe da tempo mi uzis por instrui Esperanton al preskaŭ 500 infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj en diversaj urboj: Bandung, Batam, Bogor, Ĝakarto, Semarang, Yogyakarta. Mi instruis en la indonezia lingvo, kaj disdonis la indonezian ŝlosilon kaj Poŝamikon. Pri tiu vojaĝo ekzistas blogo en Ipernity, sub la paĝo de edukado.net de Katalin Kovats kiu helpis min pretiĝi por la instruado kaj ankaŭ kunmetis la blogon per miaj informoj kaj fotoj. Tie spekteblas ankaŭ intervjufilmo kiun Katalin faris kun mi post kaj pri la vojaĝo. La filmo ankau aĉeteblas, unue por subteni la duan vojaĝon, sed nun, post tiu dua vojaĝo, por helpi al la surloka movado.

Post la unua vojaĝo mi kreis Facebook-paĝon por ke indoneziaj esperantistoj povu trovi unu la alian, sed ankaŭ por ke ne-indoneziaj esperantistoj povu kontakti indoneziajn samideanojn. Mi ĝojas ke la paĝon trovas ankaŭ ne-esperantistaj indonezianoj, kiuj ekinteresiĝas kaj eklernas... Nun por naŭ urboj jam ekzistas propra Facebook-paĝo.
 
Se vi interesiĝas pri Esperanto en Indonezio, eble vi ankaŭ vidu la UEA-vikion pri la temo, la paĝon de la Azia Komisiono de UEA, kaj de la Oceania Komisiono de UEA.
 
Ekzistas ankaŭ diskutlisto por indoneziaj esperantistoj, sed bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne havas multajn membrojn. Do: ankaŭ vi aliĝu!