Sep demandoj al la itala Ĉefministro, Sinjoro Silvio Berlusconi Al la Ĉefministro de la Itala Respubliko oni prezentis dek demandojn pri liaj rilatoj kun neplenaĝa knabino kiun li eĉ plurfoje invitis ĉe oficialaj vespermanĝoj. Ĝis nun li refuzis respondi. Oni povus
konsenti rabaton al Sinjoro Silvio
Berlusconi, petante respondon al nur sep demandoj, multe pli gravaj. Sinjoro Berlusconi, ĉu vi
konsentas publike respondi la jenajn demandojn? Enkonduko: La Banko Rasini de Milano, kiu apartenis dum la sepdekaj jaroj al Carlo Rasini, estis indikita far Sindona kaj en multaj oficialaj dokumentoj far magistratoj, kiuj enketis pri mafio, kiel la precipa banko utiligita de la mafio por recikli malpuran monon en Norda Italio. Inter la klientoj de tiu Banko estis Pippo Calò, Totò Riina kaj Bernardo Provenzano, dum la jaroj en kiuj ili konsistis la “kupolon” (estraron) de mafio. Dum la samaj jaroj S-ro Luigi Berlusconi laboris ĉe tiu Banko, komence kiel dungito, sekve kiel “Prokuristo kun subskrib-rajto”, kaj fine kiel Direktoro.
1) Dum 1970, la prokuristo de la banko Luigi Berlusconi ratifas tre
apartan operacion: la banko Rasini aĉetas koton de Brittener Anstalt, societo
de Nassau kunligata al Cisalpina Overseas Nassau Bank, en kiu administra
konsilo estis Roberto Calvi, Licio Gelli, Michele Sindona kaj monsinjoro Paul
Marcinkus. Ĉu tiu ĉi Luigi Berlusconi,
prokuristo kun subskrib-rajto de Banko Rasini, estis via patro? 2) Dum la samaj sepdekaj jaroj
Sinjoro Silvio Berlusconi registris ĉe Banko Rasini dudek tri holdingojn
kiel “butikoj de frizisto kaj estetikisto”, ĉu tiu ĉi Sinjoro Silvio Berlusconi estas vi? 3) Vi registris ĉe Banko Rasini dudektri “Italajn Holdingojn” kiuj dum
multaj jaroj posedis la kapitalon de Fininvest, kaj 15 aliajn Holdingojn,
taskitajn pri operacioj ĉe fremdaj
merkatoj. Ĉu la dudektri “frizistaj holdingoj”, kiujn dum unua enketo la
Financa Korpuso ne sukcesis trovi, kaj la dudektri Holdingoj italaj, estas la
samaj? 4) En la jaro 1979 la financano Massimo Maria Berruti kiu unue estris
kaj poste formetis la enketon de la Financa Korpuso pri la dudek tri holdingoj
de Banko Rasini, demisiis el la Financa Korpuso. Tiu sinjoro Massimo Maria
Berruti estas la sama kiu estis dungita de Fininvest tuj post demisio el la
Financa Korpuso, poste estis kondamnita pro korupto, sekve elektita kiel
parlamentano por la partio Forza Italia, kaj taskita pri la rilatoj de la kvar
Fininvest societoj kun la Londona advokato David Mills, ĵus kondamnita en
Italio pro atentigo de la angla juĝistaro? 5) En la jaro 1973 la kuratoro de la tiutempe neplenaĝula heredantino
Anna Maria Casati Stampa okupiĝis pri vendo al S-ro Silvio Berlusconi de la
posedaĵoj de la familio Casati ĉe Arcore. Tiu posedaĵo de Casati konsistis el
bieno de unu miliono da kvadrataj metroj, konstruaĵo de la deksepa jarcento kun
aneksita parko, t.e. vilao San Martino, de proksimume 3’500 kvadrataj metroj , 147 ĉambroj,
pinakoteko kun ĉefverkoj de la dekkvara kaj dekkvina jarcentoj, biblioteko
enhavanta ĉ. 3000 antikvajn volumojn, senlima parko, ĉevalejoj kaj naĝejoj.
Tiun netakseblan valoron oni vendis kontraŭ la sumo de ĉ. 500 milionoj de liroj
(t.e. 250'000 nunaj euroj) el biloj akciaj de societoj, kiuj tiutempe ne estis
kvotitaj ĉe la borso. Tiuj biloj estis reaĉetitaj el ŝi post malmultaj
jaroj kontraŭ ĉ. 250 milionoj. Ĉu tiu ĉi
advokato estas la sama homo kiu poste iĝis via advokato ĉe Fininvest, senatano
de via partio Forza Italia, Ministro pri Defendo, kondamnita pro korupto de
juĝistoj, interdiktita el rajtoj civilaj kaj el publikaj komisioj, kaj kiun vi
daŭre frekventadas? 6) En Milano, ĉe via Sant’Orsola 3, naskiĝis en 1978 societo nomata
Par.Ma.Fid. Tiu Par.Ma.Fid. estas la sama konfida societo kiu mastrumis ĉiujn
posedaĵojn de Antonio Virgilio, finanzisto de Cosa Nostra kaj reciklisto de
malpura mono je nomo de klanoj de Giuseppe kaj Alfredo Bono, Salvatore Enea,
Gaetano Fidanzati, Gaetano Carollo, Carmelo Gaeta kaj aliaj mafiaj ĉefoj – el la regiono de Corleone kaj ne nur – kiuj
aktivis en Milano pri la monda ŝakrado de narkotaĵoj kaj trudkapto de personoj.
Sinjoro Berlusconi, gravaj kvotoj de
pluraj el la jam menciitaj dudektri Holdingoj estis de vi konfiditaj ĝuste al
Par. Ma.Fid. Je kies komisio Par.Ma.Fid. mastrumis ĉi tiun grandan porcion de
Grupo Fininvest, kaj kial vi decidis konfidi ĝuste al tiu societo tiom gravan
parton de viaj posedaĵoj? 7) Sinjoro Berlusconi, el kie devenas la senlimaj kapitaloj kiuj komencigis, je la aĝo dudeksep, vian eskaladon al la itala financa mondo?
Vidu,
Sinjoro Berlusconi, ĉiuj eblaj krimoj kiuj rilatas la antaŭajn demandojn jam
estas preskriptiĝintaj. Sed la problemo estas ke la komplezoj, kiujn oni
ricevas el mafio, neniam preskriptiĝas. La civitanoj italaj kaj eŭropaj, la
ĉefministroj de la landoj kiujn vi volas renkonti, nepre rajtas scii ĉu vi
estas ĉantaĝebla aŭ estas libera homo. P.S. Ĉar
vi jam estis kondamnita kun definitiva verdikto de la Kasacia Kortumo pro
malveraj deklaroj antaŭ juĝisto en juĝejo, ni petas el vi la komplezon havigi
pruvojn de viaj deklaroj, ĉar evidente la nuraj respondoj ne sufiĉus. Carlo Cosmelli Ĉi tiu teksto legeblas en la itala, franca, angla, hispana, germana, baldaŭ japana, araba, nederlanda ĉe: http://sites.google.com/site/carlocosmelliwebsite/Home La informoj, kiujn entenas la sep demandoj, oni eltiris el la libro
“L’odore dei soldi” [Odoro de mono] de Elio Veltri kaj Marco Travaglio (Editori
Riuniti) 2001. Ili estas tial bone konataj de la gazetaro kaj de la italaj
parlamentanoj. Sinjoro Berlusconi
iniciatis du procesojn kontraŭ la aŭtoroj de tiu libro: la unua, pri misfamigo, fermiĝis en 2005 per
absolvo de la du aŭtoroj kaj kondamno de sinjoro Berlusconi al pago de 100'000
euroj pro elspezoj. La dua proceso, kiu konsistis en peto pri kompensado pro
misfamigo per presmedioj, estis rifuzita de la Roma Tribunalo, devigante la
plendanton pagi 15'000 eurojn pro elspezoj. Carlo Cosmelli Dipartimento di Fisica & INFN Sapienza, Università di Roma IT-00185, Roma, cosmelli.carlo@gmail.com |